keiscorner (keiscorner) wrote,
keiscorner
keiscorner

  • Mood:
  • Music:

Saluton denove

Saluton denove, miaj amikoj neesperantistaj. Mia tago ne estas tro interesa, sed mi havis mian lastan ekzamenon por la tuta unua semestro, kaj ĝi estas festinda!

Mi vekiĝis je la oka horo matene, kaj mi ekkuris lernejen por mia angla ekzameno. Mi alvenis je la perfekta horo kaj ekis la anglan ekzamenon kun kelka nervozeco. Sed sen timo, mi finigis la ekzamenon uzante la tri horoj provizitaj. Poste, mi parolas iomete kun eta amikino kaj iris hejmen. Hejme, mi faris preskaŭ nenion, escepte de rigardi la televido, kaj legi sur la komputilo. Ne estas multaj aferoj por fari, sed morgaŭe mi esperas iri ien, kie mi povas amuzigi min sen halti. Ĉi tie ĉe mia urbo de Surrey, ne ekzistas multaj aferoj por fari ĉar ĝi estas teda urbo. ;)

Eĉ ĝi estas si malfacila por plenumi, ĉar multaĵoj ne okazas kutime kiam mi estas ĉi tie. Mi sentas tre laca, kaj mi ne havas multe por priparoli. Sed mi povas diri la estanteco momente!

Nun mi aŭskultas kelkan muzikon modernan samoan ĉar mi pensas ke la samoa lingvo tre belsonas kaj molsonas kiel lingvo polinezia. Estas pli mola ol la havaja aŭ la maoria, kaj ĝi havas sonojn kiel la "t", "s", "f" kaj "l". Ne kiel la malmolaj polineziaj lingvoj kiel la havaja aŭ la maoria, sed unu tre mola lingvo kantenda kaj enkantinda!

Mi ankaŭ provas lerni la italan kaj portugalan kaj la tagalogan kun retamiko, se li ankoraŭ estas interesata en la lernado de mia nativa lingvo. La itala estas iomete tre facila kiel lingvo, kun kelkaj samaĵoj kiel la franca, kaj ĝi sonas tre fonetika. Sed la portugala estas ankaŭ tre bela aŭdi, kaj ĝi havas francan kaj hispanan akcenton kiam vi volas ekparoli la lingvon. Ambaŭ havas bonan kaj malbonan gramatikaĵon kaj unikaĵon por relerni aŭ rekoni, kaj oni renkontos novan kulturon tra la lingvo!

Mi dormos tuj. Mi volas revi pri lando kun pli bona edukado sen la tedado!
Subscribe

  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments